Vi povas legi ĉi tiun paĝon: in English; sta ellhnika); en Esperanto; tlhIngan Hol lo'lu'taHvIS.
Mia naskiĝloko estas Launceston, en Tasmanio; mi estas filo de Maria Nicholas, laŭnaske Likakis, naskiĝinta en Zakros, Kreto, Grekio, kaj de Stavros Nicholas, laŭnaske Ĥaĝimarku, naskiĝinta en Kalopanajotis, Cipro. Permesu nun do ke mi, pruvinte ke mia nomo devus esti Niĉjo Ĥaĝimarku, vin tedu per la rakonto pri la origino de mia nomo...
La deprimiga kaj ridinda rakonto pri mi nomo estas jena: Mia patro havas ses gefratojn, el kiuj tri (plus li), iam aŭ aliam, migris en Aŭstralion. La unua el tiuj gefratoj, Georgo, migris en Aŭstralion en 1947. Mirinde sed vere: dum '47, neniu kanguruulo (denaske angloparolanta aŭstraliano, se vi ne jam renkontis tiun terminon) volontis elparoli la nomon 'Ĥaĝimarku'(1). Ĝi ĉiam rezultis Ĥaĝimaria, aŭ io simila. Do mia onklo decidis igi sian patronomon sia kromnomo.
Liaj kvar fratoj migrintaj en Aŭstralion (Kristodulo, Stavros, kaj Andreo) faris same. Okazis nur unu problemo pri la plano. Estas devige ĉe grekoj ke la infanoj ricevu la nomon de siaj geavoj. Ĉar ambaŭ miaj avoj portis la nomon Nikolao, mi neniel povis eskapi tiun hororan sorton. Tiamaniere do okazis, ke mi havas tri kuzojn, kiuj ĉiuj portas la nomon Niĉjo Nicholas!(3) Eĉ guto post guto, konstante frapante, oni dirus (se la citaĵo taŭgus...)
Mi loĝis en Grekio (precize, en Kreto; en la urbo Sitia, proksime de la vilaĝo de mia patrino) ekde 1979 ĝis 1983. Ekde 1983 mi loĝas en Melburno --- jen bela, brila, kosmopolita, konsideriga urbo! Mi ĉeestis la Liceon de Melburno inter '85 kaj '88, kaj studas ĉe la Universitato de Melburno ekde '89. Mi ricevis mian unuan diplomon en Elektrika Inĝenieriko kaj Komputscienco. La parto pri Elektrika Inĝenieriko estis tute tempomalŝparo --- mi neniom interesiĝis pri la temo, kaj eĉ hodiaŭ mi ne povas uzi fand-kunligilon. Tamen la studo donis al mi diplomon 'kun honoro' senpene --- kio montriĝis poste utila. La Komputscienca parto estis malpli senutila --- apenaŭ ĝi povas ja senutili dum ĉi tiu epoko! Tamen Niĉjo ankoraŭ sin sentis nekompleta...
Okazis do en 1991, dum mia antaŭlasta jaro de Inĝenieriko, ke mi renkontis ĉe festo virinon(4) kiu tute hazarde estis studento pri Lingvistiko. Kio do? Lingvistiko? Hej, mi interesiĝas ja pri lingvoj kaj tiaĵoj, ĉu ne? Dum mi liceanis ja, mi kolektis lingvojn kvazaŭ poŝtmarkojn.
Tial do okazis, ke mi ekĉeestis la kurson pri Historia Lingvistiko fare de Ilia Pejros. Kaj multe grimacis. La tie-aj studentoj (ĉiam pretaj pensi la kiel eble plej malbonan pri invadantoj el la Inĝenierika fako) opiniis ke mi grimacas, ĉar mi estas racisma kanajlo mokanta la akĉenton de Ilia; mi fakte grimacis ĉar mi opiniis la rekonstruan metodologion nefidinda. Eble tial, nun kiam mi jam fariĝas historia lingvisto eĉ malgraŭ mi, mi laboras pri lingvoŝanĝiĝo, ne rekonstruado... En ĉia okazo, mi revenis studi plu, kaj mi baldaŭ faris Magistran kurson pri Pensoscienco (kiel interligon en Lingvistikon), kaj komencis mian doktoriĝan tezon en ĉi tiu fako en julio de '94. Estas tre bele, finfine studi temon pri kiu mi vere interesiĝas... Dum la pasintaj ses monatoj, mi min dediĉis al mia tezo, pro kio oni min ne vidis multe en publikaj rondoj. Bone, ke mi almenaŭ plu interesiĝas!
Kion mi faras por amuziĝo? Nu, mi iam komponis, sed mi rezignis pri tio post la liceo (kvankam mi de tempo al tempo plu verkas kanton); se oni deziras fari ĝuste, oni devas dediĉi sian vivon al komponado --- mi ne konsentas pri la ideo de t.n. 'Dimanĉaj komponistoj'. Mi iam verkis poezion (esperantlingve) --- kaj ankaŭ pri tio rezignis, ĝuste kiam mi lertiĝis ('92): kiam oni vere ekdeprimiĝas (kaj ne nur pseŭdumas), onia voĉo simple foriĝas. (Mi nun min sentas multe pli bone, dankon!) Kompreneble, estas ankaŭ ĉi tuta afero pri planlingvoj (vidu mian hejmpaĝon), diversaj muzikoj (refoje: vidu la hejmpaĝon), kaj diversaj komputmaniulaĵoj.
Kion ceteran? Nu mi estas iomete -ulo --- kaj mi estas unu el la malmultaj homoj konataj al mi, kiuj opinias Profundspaca Stacio Naŭ televidserio pli bona ol La Nova Generacio. Mi iam min konsideris ; nuntempe, mi revenis al nedecidemeco. Mi iame malfeliĉis en amo --- kvankam mi tamen diras al vi, ke mi ŝin nun eksamas! Mi estas (laŭ fidindaj informantoj) laŭta kaj agaca --- aŭ laŭ terminoj pri kiuj mi pli kontentas, sociema kaj amuza. Kaj mi opinias anakardiojn tre tre tre bona ideo...